STEPHAN SCHNEIDER
Prelego: Esperanto fajnigita.Stephan "Stefo" Schneider prezentas Esperanton laŭ fikcia vidpunkto, kvazaŭ ĝi havus lingvan historion kun eksmodiĝinta ortografio (ekzemple "changio" anstataŭ "ŝanĝo") kaj evitindajn dialektaĵojn kun gramatikeroj ne tute laŭfundamentaj (ekzemple "balde" anstataŭ "baldaŭ"). Esperanto Fajnigita baziĝas sur la fikcia ideo, ke Esperanto estas unuiga reformo de pluraj pontolingvoj por la slavaj (rusa, pola ktp.), la ĝermanaj (angla, germana, nederlanda ktp.) kaj la latinidaj (itala, franca, hispana ktp.) lingvoj kun trajtoj el aglutinaj lingvoj (ekzemple la japana lingvo). Flanke tuŝiĝas reformproponoj kaj "retrostilaj" (ekzemple Ido) kaj "avangardaj" (ekzemple Toki Pona) sen perdi el la fokuso Tradician Esperanton kaj ĝian netuŝeblan Fundamenton.
https://italajunularafestivalo.blogspot.com/2012/03/la-programo-de-ijf-2012.html